Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sur_boato

Sur boato

MuzikoV. Solovjov-Sedoj
TekstoV. Lebedev-Kumaĉ
E-tekstoK. Gusev
MIDIsur_boato.mid

Teksto

De la horo, kiam mi revidis vin
Mian koron regas ĝojo pli kaj pli,
Kaj alie vivas mi kaj spiras mi
De la horo, kiam mi revidis vin.
Mia kara, denove ni kunas,
Glitu foren kaj foren, boat'.
En la koro sonoras kaj sunas
La kanteto pri la amat'.

La okuloj - steloj de la primaver'
Respegulas la vesperon de arĝent',
Super akvo lumas klare en silent'
La okuloj - steloj de la primaver'.
Mia kara, denove ni kunas,
Glitu foren kaj foren, boat'.
En la koro sonoras kaj sunas
La kanteto pri la amat'.

Mi rigardas kaj mi gardas, kara, vin,
Pri disiĝo rememoras kun kortrem',
Kial do, ne povas mi kompreni mem,
Mi rigardas kaj mi gardas, kara, vin.
Mia kara, denove ni kunas,
Glitu foren kaj foren, boat'..
En la koro sonoras kaj sunas
La kanteto pri la amat'.

sur_boato.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)