Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sur_flugiloj_de_aviadil

Sur flugiloj de aviadil'

Teksto kaj muziko Maria KOĈETKOVA

Teksto

Sur flugiloj de aviadil'
Loĝas helaj rebriloj de l'suno.
Ie restis la amo, kaj vi
Min forgesos post longa aŭtuno.

Refreno:

Loĝas sola vero
Kiam tero restos sube -
Ĝin ne tuŝas la forges'
Super lando de blankaj nuboj,
/: Kie loĝas ĉiela kares. :/

Ĉu memoras vi, mia amik',
Kanton simplan de l'birdo ĝojplena,
Farbojn de la fabela penik',
Stacidomon en frua mateno.

Refreno:

Flugas la animoj
Rigardante teron suban,
Kaj ne nepras la konfes'
Super lando de blankaj nuboj,
/: Kie loĝas ĉiela kares'. :/

En printempa ĉielmelodi'
Kantas ĥore bruema birdaro.
Vivas amo ĝis nun, eble vi
Ne forgesos min post tuta jaro,

Refreno:

Flugas la animoj
Rigardante teron suban,
Kaj ne nepras la konfes'
Super lando de blankaj nuboj,
/: Kie loĝas ĉiela kares'. :/
sur_flugiloj_de_aviadil.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)