Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sur_la_bordoj_de_l_kondamajn

Sur la bordoj de l' Kondamajn'

Muzikoaŭstralia popolkanto
MIDIsur_la_bordoj_de_l_kondamajn.mid

Noto: La vivo de la aŭstraliaj pioniraj virinoj estis tre soleca, precipe kiam la viroj devis labori for de la hejmo.

Teksto

La hundoj bojas karulin', mi devas iri nun,
Laboras la brutistoj kaj leviĝis jam la sun'.
Deziras mi renkonti antaŭ tiu ĉi vesper'
Aliajn ŝaftondistojn ĉe la Kondamajn-river'.

Ho Vilĉjo iros mi kun vi, konsentu sen rezist',
Mi tondos la harfranĝon kaj mi estos ŝaftondist'.
Vi estros pri l’tondad' dum mi vin helpos kun fier',
Kaj lavos viajn vestojn ĉe la Kondamajn-river'.

Ho Nansi bedaŭrinde vi ne akompanos min,
Ne estas eble laŭ ordon' alveni kun virin';
Ĉar via korpa malfortec' kondukus al sufer',
Kaj iĝus vi malsana ĉe la Kondamajn-river'.

Ho Vilĉjo ne forlasu min sed restu tie ĉi.
Vi iĝos bienisto kaj edzino iĝos mi.
Laboros forte mi por vi kaj baldaŭ pro prosper'
Forgesos vi la vivon ĉe la Kondamajn-river'.

Ho Nansi la foriron ne haltigu per persvad',
Kunuloj nun atendas por ekmarŝi laŭ la pad';
Sed post la ŝaftondado mi promesas kun sincer'
Rapide hejmeniri de la Kondamajn-river'.

sur_la_bordoj_de_l_kondamajn.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)