Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sur_la_glacio

Sur la glacio

TekstoAdolf GEYSKENS
MuzikoVAN NIEUWENHOVEN
E-tekstoJuul KARNAS
KantasOp het ijs

Teksto

Je iu hela vintra tag’
mi glitis sur glacio;
subite Jetje sur la lag’
aperis, kun gracio,
glitilojn metis al pied’,
mi petis de l’infano
kondukis ŝin ĉe l’mano…
Ridante jesis ŝi pri l’pet’.

Delonge jam mi amas ŝin
kaj restis sen konfeso;
sed kiam sola kun knabin’,
foriĝis timimpreso.
Al ŝi mi diris: „Mia kor’
paroli al vi devos
aŭ pro ĉagreno krevos
ĉar mi vin amas kun favor’.

Ruĝiĝis kaj rigardis ŝi
min firme en okulojn;
paliĝis mi pro l’emoci’,
pro grandaj la stimuloj.
Kaj kiam vidis nin neni’,
ĝenate ŝi ekdiris:
„Vin ĉiam mi sopiris…”
Per kiso fermis buŝon mi.

Kaj plue glitveturis ni,
sed multe ne progresis;
ni ridis, flustris dolĉe pli,
mi ame ŝin karesis.
De l’vintra tag’ la rava fin’
postrestos en memoro;
ĉar Jetje, mia gloro
por ĉiam apartenis min.

Rekantaĵo:

Ni balancis
kaj dancis
en vent’
kun talent’
Man’ en man’, sur flugiloj portataj
ŝi ruĝiĝis pro ĝoj’
kaj en sama la voj’
glitis mi
kun envi’
delikata.
sur_la_glacio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)