Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sur_la_monto

Sur la monto

Teksto/MuzikoKlára MIKOLA - Laca László GARAMVÖLGYI
KantasMikola - Garamvölgyi

Teksto

Mi ofte iras al la monto,
kie la bruo de la urbego fariĝas konstanta zumzumado,
kaj la domegoj ŝajnas malgrandaj alumetskatoloj.
Tie mi vidas, kiom etaj estas ni, homoj.

Mi ĝoje salutas tie la venton, kiu refreŝigas la urban aeron,
kaj mi estime rigardadas la montopintojn
kaj la ĉielon, la senfinan,
la neniam atingeblan.

Mi ŝatus, se foje ĉiuj homoj alvenus ĉi tien
malkovri: kiom da koloroj povas havi la vesperaj nuboj,
por ke ili ne plu malpurigu la ĉielon
per ĉiam griza fumo.

Vidu, la monto belegas,
kie regas senĝene la natur',
en vi amon, feliĉon ĝi vekas,
kaj kredon pri futur';

Sentu: la mondo tre grandas,
kaj vi estas nur ĝia er',
do, vi agu prudente, ke regu la pac',
vivu ĉiuj ĝoje sur la ter'!

sur_la_monto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)