Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sur_la_pont_d_avignon

Sur la pont' d'Avignon

Muzikofranca popolkanto
E-tekstoLudwig SCHÖDL
MIDIsur_la_pont.mid

Teksto

Refreno:

Sur la pont' d'Avignon
oni dancas oni dancas.
Sur la pont' d'Avignon
oni dancas en la rond'.

Tiel faras la junul'
estas vere li ĉarmul'.

Refreno

La fraŭlin' adoras lin,
ne plu povas regi sin.

Refreno

Tiel faras la soldat'
kaj salutas ĉe l'parad'.

Refreno

Juna lernantino jam
svingas gambojn tam-te-ram.

Refreno

Kaj la birdoj en aer'
dancas en ĉi manier'.

Refreno

Kaj la fiŝoj sub la pont'
dancas ankaŭ en la rond'.

Refreno

La avinjo sur la pont'
ankaŭ dancas en la rond'

Refreno

Hundoj, katoj eĉ azen'
mankas ne en la aren'.

sur_la_pont_d_avignon.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)