Sur la verda herbejar’

Muzikoĉeĥa popolkanto
E-tekstoJan Filip kaj Karel Filip
Origina titoloNa tý louce zelený
MIDIsur_la_verda_herbejar.mid

Teksto

Sur la verda herbejar’
jen sin paŝtas cerva par’,
paŝtas ilin arbaristo
en la verda vestaĵar’, vestaĵar’,
paŝtas ilin arbaristo
en la verda vestaĵar’.

Min atendu amatin’,
cervo jen - mi pafos ĝin,
por ke al vi povu plaĉi
jako verda kiel pin’, kiel pin’,
por ke al vi povu plaĉi
jako verda kiel pin’.

Min atendu mia kor’,
mi pafcelos je lepor’,
por ke al vi povi plaĉi
ĉapo verda kiel flor’, kiel flor’,
por ke al vi povu plaĉi
ĉapo verda kiel flor’.

QR-Kodo
QR-Kodo Sur la verda herbejar’ (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net