Sur tute fremda voj'

TekstoSándor HALMÁGYI
MuzikoRóbert LOVAS

Hungara popkanto, tradukita kaj prezentita okaze de la 1-a Esperanta Popkanto-Festivalo en 1967 en Budapeŝto.
Origina titolo: “Idegen utakon”. Origina kantisto: …

Teksto

Viv' vagabonda,
sen vi en sol'.
Jun' pereonta,
regas malĝoj'.
Sur tuta fremda voj' iras mi,
la belan memorbildon plu gardos mi.

Jar' jaron sekvas,
vintron aŭtun'.
Blovas la vento,
estas mallum'.
Sur tuta fremda voj' iras mi,
la belan memorbildon plu gardos mi.

Jen kion mi malbone faris,
kaj ĉio bona falis,
kaj la ĉielon kovras griz'.

Viv' vagabonda,
sen vi en sol'.
Perdis vi brilon,
mankas la ĝoj'.
Sur tuta fremda voj' iras mi,
la belan memorbildon plu gardos mi.

Jen kion mi malbone faris,
kaj ĉio bona falis,
sentas mi kion fari,
tuj reiri! Tuj reiri!
Jen kie mi eraris,
puno jam sur min falis,
vi - sentas mi - atendis min,
sole min! Sole min!

QR-Kodo
QR-Kodo Sur tute fremda voj' (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net