Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | Sándor HALMÁGYI |
---|---|
Muziko | Ródbert LOVAS |
Hungara kanto.
Viv' vagabonda,
sen vi en sol'.
Jun' pereonta,
regas malĝoj'.
Sur tuta fremda voj' iras mi,
la belan memorbildon plu gardos mi.
Jar' jaron sekvas,
vintron aŭtun'.
Blovas la vento,
estas mallum'.
Sur tuta fremda voj' iras mi,
la belan memorbildon plu gardos mi.
Jen kion mi malbone faris,
kaj ĉio bona falis,
kaj la ĉielon kovras griz'.
Viv' vagabonda,
sen vi en sol'.
Perdis vi brilon,
mankas la ĝoj'.
Sur tuta fremda voj' iras mi,
la belan memorbildon plu gardos mi.
Jen kion mi malbone faris,
kaj ĉio bona falis,
sentas mi kion fari,
tuj reiri! Tuj reiri!
Jen kie mi eraris,
puno jam sur min falis,
vi - sentas mi - atendis min,
sole min! Sole min!