Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sur_tute_fremda_voj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Sur tute fremda voj'

MuzikoRóbert LOVAS
TekstoSándor HALMÁGYI
Origina titoloIdegen utakon

Teksto

Viv' vagabonda,
sen vi en sol'.
Jun' pereonta,
regas malĝoj'.
Sur tute fremda voj' iras mi,
la belan memorbildon plu gardos mi.

Jar' jaron sekvas,
vintron aŭtun'.
Blovas la vento,
estas mallum'.
Sur tute fremda voj' iras mi,
la belan memorbildon plu gardos mi.

Jen kion mi malbone faris,
kaj ĉio bona falis,
kaj la ĉielon kovras griz'.

Viv' vagabonda,
sen vi en sol'.
Perdis vi brilon,
mankas la ĝoj'.
Sur tute fremda voj' iras mi,
la belan memorbildon plu gardos mi.

Jen kion mi malbone faris,
kaj ĉio bona falis,
sentas mi kion fari,
tuj reiri! Tuj reiri!
Jen kie mi eraris,
puno jam sur min falis,
vi — sentas mi — atendas min,
sole min! Sole min!

sur_tute_fremda_voj.1446641877.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)