Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | Róbert LOVAS |
---|---|
Teksto | Sándor HALMÁGYI |
Origina titolo | Idegen utakon |
Viv' vagabonda,
sen vi en sol'.
Jun' pereonta,
regas malĝoj'.
Sur tute fremda voj' iras mi,
la belan memorbildon plu gardos mi.
Jar' jaron sekvas,
vintron aŭtun'.
Blovas la vento,
estas mallum'.
Sur tute fremda voj' iras mi,
la belan memorbildon plu gardos mi.
Jen kion mi malbone faris,
kaj ĉio bona falis,
kaj la ĉielon kovras griz'.
Viv' vagabonda,
sen vi en sol'.
Perdis vi brilon,
mankas la ĝoj'.
Sur tute fremda voj' iras mi,
la belan memorbildon plu gardos mi.
Jen kion mi malbone faris,
kaj ĉio bona falis,
sentas mi kion fari,
tuj reiri! Tuj reiri!
Jen kie mi eraris,
puno jam sur min falis,
vi — sentas mi — atendas min,
sole min! Sole min!