Uzantaj iloj

Retejaj iloj


survoje

Survoje

Teksto

Jen, denove
mi estas survoje,
ĉar resti senmove
ne eblas por mi,
plej granda libero
eĉ sen eta pelo,
kaj montros vespero,
kie dormi.

Jen, valo belegas,
kaj monto ĝin regas,
ja ilin ne tegas
la urba fum',
jen, pura rivero
kaj herbo sur tero,
konvena aero
por homa pulm'.

De fremdaj homoj
kun nedireblaj nomoj
en strangaj domoj
en fora land'
ricevos mi panon,
bongustan bananon,
freŝigan banon
kaj gluton da brand'.

survoje.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)