Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sussex_cxe_la_mar

Sussex ĉe la mar'

AŭtoroW. Ward-Higgs
E-tekstoR. G. Fidler
MIDIsussex_cxe_la_mar.mid

Teksto

Venas la temp’ por marŝi,
Nun al vi estu ĝoj'.
Gaje la blovmuziko
Belsonas sur la voj'.
Ni pensas pri la hejma land'
Kaj pri la amikar'.
Tial kantos mi, jes, kaj kantu vi
Pri Sussex ĉe la mar'.

Rekantaĵo:

Ĉar -
Venas ni de Sussex,
Sussex ĉe la mar'.
Ni plugas, semas, fosas, falĉas
Jen, en la kampar’.
Kaj se vi nin vizitas
Sciiĝu sen erar':
Ĝis la lasta hor’ batos nia kor’
Por Sussex ĉe la mar’.
Ho! Sussex! Sussex ĉe la mar'!
Bela Sussex ĉe la mar'!
Ĝis la lasta hor’ batos nia kor'
Por Sussex ĉe la mar'.

Frue en la mateno,
Ek de la sunleviĝ’,
Tiam ni devas marŝi
Ĝis venas vesperiĝ'.
Sed marŝas ni en harmoni'
Kun brava kunular'.
Tial kantos mi, jes, kaj kantu vi
Pri Sussex ĉe la mar’.

Vagas ni trans la marojn;
Vagas ni tra la mond'.
For de la geamatoj,
For de la hejma rond’.
Sed ĉiam restos en memor'
La dolĉa knabinar'
Kiu ĝis la fin' atendadas nin
En Sussex ĉe la mar'.

sussex_cxe_la_mar.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)