Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | hungara popolkanto |
---|---|
Teksto | Erzsi Gazdag |
E-teksto | Imre Szabó |
MIDI | sxafidet_velura.mid |
Ŝafidet' velura kun rimeno krura,
kun tintilo kola, kun mastreto kora.
Paŝas ĝi sublime, kvazaŭ reĝidine.
Ĉiujn ĝi ekravas: novan veston havas.
Mastro kun rideto estas reĝideto
de trezoro nura: ŝafidet' velura.