Ŝi fermis la palpebrojn

Teksto Alfredo Le PERA
Muziko Carlos GARDEL

Teksto

Ŝi fermis la palpebrojn, la mondo daŭre turnas
kaj ŝiaj belaj lipoj min ne plu kisas jam;
silentiĝis la eĥoj de ŝia rid' sonplena,
kruelas ĉi silento kaj skurĝas la senam'.
Memoras mi l’ piecon de ŝiaj mildaj manoj
donintaj al kor' mia karesojn de bonec'.
kaj plena de doloro pri ŝi mi alvokante
rimarkas mi ke larmoj ne povas flui plu
kaj mi ne konsoliĝas eĉ plorante nun.

Refreno:

Jam vian flugon haltigis frua morto;
Ho, kia ŝerco de la ridema sorto!
Kvankam espere mi fidis pri l’ estonto
nun mi suferas dolorajn korvundojn.'
Certe hodiaŭ alvenos la fremduloj
por, nur devige, mildigi ĉi doloron.
ĉio mensogas, mensogas tiuj ploroj
nun vi solecas, ho mia kor'!

Samkiel ĉasaj hundoj perfide la malĝojoj
celante ŝian amon postkuris haste ŝin
kaj kaŝita en l’ akvo de tia rigardado
la morto kiu gvatis obstine serĉis ŝin.
Sed vane mi subtenis tutfebre la esperon:
enigis en la karnon ungegojn la perfid'.
Kaj dume sur la stratoj kun krioj frenezegaj
la karnaval' de l’ mondo ĝojadis kaj ridegis
mokeme ŝin forportis baldaŭ la destin'.

Refreno

Teksto 2

Origina titolo:

  • Sus ojos se cerraron**

Sus ojos se cerraron…
y el mundo sigue andando,
su boca que era mía
ya no me besa más,
se apagaron los ecos
de su reír sonoro
y es cruel este silencio
que me hace tanto mal.
Fue mía la piadosa
dulzura de sus manos
que dieron a mis penas
caricias de bondad,
y ahora que la evoco
hundido en mi quebranto,
las lágrimas pensadas
se niegan a brotar,
y no tengo el consuelo
de poder llorar.

¡Porqué sus alas tan cruel quemó la vida!
¡porqué esta mueca siniestra de la suerte!
Quise abrigarla y más pudo la muerte,
¡Cómo me duele y se ahonda mi herida!
Yo sé que ahora vendrán caras extranas
con su limosna de alivio a mi tormento.
Todo es mentira, mentira es el lamento.
!Hoy está solo mi corazón!

Como perros de presa
las penas traicioneras
celando mi carino
galopaban detrás,
y escondida en las aguas
de su mirada buena
la suerte agazapada
marcaba su compás.
En vano yo alentaba
febril una esperanza.
Clavó en i carne viva
sus garras el dolor;
y mientras en las calles
en loca algarabía
el carnaval del mundo
gozaba y se reía,
burlándose el destino
me robó su amor.

QR-Kodo
QR-Kodo Ŝi fermis la palpebrojn (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net