Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sxi_neniam_havis_fiancxon

Ŝi neniam havis fianĉon

Teksto Carlos PESCE
Muziko Agustín MAGALDI / Pedro NODA

Teksto

Hieraŭ vespere dum la sunforpaso
inter konvulsioj de tusad' kaj plor',
en blanka dometo de fora kvartalo
oni aŭdis eĥon de lasta stertor'.
Bonkora fraŭlino kiu en la vivo
neniam ekaŭdis promeson pri am',
rapide velkiĝis samkiel lilio
kaj seniluzie ŝin trovis forpas'.

Refreno:

Ho, kara fraŭlino,
sklavino de revoj,
vi sciu ke ĉiam
mi larmis pri vi
kaj foje mi sonĝis
ke vian preĝejon
vi bele ornamis
dum festa edziĝ'.

Ŝi triste forpasis; kun granda espero
pri iu fianĉo ŝi preĝis dum rev';
ŝi ĉiam relegis romanecan verkon
kies heroino fariĝus ŝi mem.
Sed ŝi ne atingis en flora ĝardeno
sin ravi laŭ takto de nokta kantad'
kaj nun ŝi surmetas novedzinan veston
kiun Dio donis al ŝi post forpas'.

Refreno

Teksto 2

Origina teksto:

  • La qué nunca tuvo novio

Ayer por la tarde, cuando el sol se hundía,
entre convulsiones de llanto y de tos,
desde una casita de un barrio apartado
surgió el eco triste de un último adiós.
La pobre obrerita que nunca en su alma
sintiera una tierna caricia de amor,
cual pálido lirio se fue marchitando,
esperando en vano perdió su eslplendor.

Murió la paloma,
esclava de un sueno,
que siempre en la reja
la han visto esperar
al hombre que, acaso,
su almita sonara,
sin tener la dicha
de verlo llegar.

Se fue murmurando su enorme desdicha,
pensando en un novio que nunca llegó.
Llevaba esculpida en sus negras ojeras
la huella profunda de lo que sufrió.
Jamás en su reja, cubierta de flores,
oyó las endechas de un dulce cantar.
Y ha muerto sonando en un traje de novia,
que nunca ha podido su busto adornar.

sxi_neniam_havis_fiancxon.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)