Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sxia_cxielj

Ŝia Ĉiel

Teksto

(karaokeo ekzakta)

neniam per la am'
ĉiam per la mon'
ĉu estos por la dam'
vere ia malbon'?
se mi traktos ŝin tiel
kiel? nur mone! neniel
trovos mi la vojon al ŝi
al ŝia ĉiel'
neniam per la am'
ĉiam per la mon'
ĉu estos por la dam'
vere ia malbon'?
se mi traktos ŝin tiel
kiel? nur mone! neniel
trovos mi la vojon al ŝi
al ŝia ĉiel'

mi estis tre feliĉa ĉiutage aĉetante ion belan
por mia reĝin': ringon novan, robon helan
tutan ĉielarkon el diamantoj
gantojn ĉarme dekoritajn, bukedon da diantoj
vizitantoj en vendejoj kie mi frekventis
montris la envion, jes! tion ili sentis
mi estis tutcerte plej bona kliento
de la vendistinoj ĉiam venis komplimento
mi diris: tio estas por ŝi, mia amo
lunde, marde, merkrede - regule la samo
mi scipovis trovi tempon por vere ĉarma donaco
superŝutis vin per ili arde, sen laco
en la aŭtosalon' por vi mi mendis ekscitigan lamborghini
asertis ke la amon ni ne povos fini
tamen poste mi eksentis ke ĉio malis
unua larmo falis

neniam per la am'
ĉiam per la mon'
ĉu estos por la dam'
vere ia malbon'?
se mi traktos ŝin tiel
kiel? nur mone! neniel
trovos mi la vojon al ŝi
al ŝia ĉiel'
neniam per la am'
ĉiam per la mon'
ĉu estos por la dam'
vere ia malbon'?
se mi traktos ŝin tiel
kiel? nur mone! neniel
trovos mi la vojon al ŝi
al ŝia ĉiel'

ni krozis kaj krozis tra kvartal' en nia limuzinet'
vi ŝajne feliĉa, sed en okuloj ia pet'
kiun mi longe tute ne povis kompreni
amuze: al via liberec' ne volis ĝeni
mi esprimis amon per multekostaj valoraĵoj
restaĵon lasis por vi mem - trovu agrablaĵon
pensis mi, sed ĉiam tamen io mankis, nuanco
kvazaŭ melodio ludas, sed ne okazas danco
romanco tia estas bela, fabela, sed ne vera
nur mistera, senpera konfes' - marĝen' cetera
itale primavera: tion mi volis al vi doni
sed koro fera rustiĝas, “buona sera,
adiaŭ honey!”
la vero homon skuas, vivo nin instruas
ke la tintad' de juveloj foje bruas
fine venis tempo, mi eksentis ke ĉio malis
unua larmo falis

neniam per la am'
ĉiam per la mon'
ĉu estos por la dam'
vere ia malbon'?
se mi traktos ŝin tiel
kiel? nur mone! neniel
trovos mi la vojon al ŝi
al ŝia ĉiel'
neniam per la am'
ĉiam per la mon'
ĉu estos por la dam'
vere ia malbon'?
se mi traktos ŝin tiel
kiel? nur mone! neniel
trovos mi la vojon al ŝi
al ŝia ĉiel'

Eksteraj ligoj

sxia_cxielj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)