Ŝia nepo

AŭtoroManna de WIJS MOUTON
Esperanta tekstoS. J. IJSSELSTEIN
Tipotraduko
Originala titoloGrootmoe, wat zal je me geven?

Teksto

Kion avino vi donos,
Se iros lernejon mi?
Mi donos flugilojn por flugi infan',
Por levi vin supren en pluv', uragan',
Flugiloj ja estas belegaj, knabet',
Ja tiujn mi donos, ho kara viret'.

Kara avino, … kaj kion?
Se poste edziĝos mi?
Mi donos rimenon por zoni infan',
Rimenon el silko por teni kun am',
Kaj tiri singarde, la ĉenon knabet',
Por ke ĝi ne premu vin, kara viret'.

Kara avino, … kaj kion?
Se poste patriĝos mi?
Mi donos libreton kun pekoj de vi,
El via junaĝo por legi en ĝi,
Se estos malbrava ja via infan',
Por esti pacienca, admoni kun am'.

Kion avino, vi donos,
Se avo fariĝos mi?
Ho tiam mi donos nenion viret',
Vi nur iru ofte al mia tombet',
Kaj pensu pri mi, mia kara infan',
Kaj miaj donacoj, en pac' kaj kun am'.

QR-Kodo
QR-Kodo Ŝia nepo (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net