Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sxipestro_tabako

Ŝipestro Tabako

Muziko\TekstoL. DEIJ kaj Nanne KALMA
KantasKajto

Teksto

Tuttage kalfatri kaj ŝmiri kaj ŝnuri
Ŝipestro Tabako postulas obstinon
Sed albordiĝinte ne scios plezuri
Kaj ankaŭ ni kunplezurigos fraŭlinon
“Permeson? Pro kio? Sep sakoj da vento!
Tagnokton, Ne pli!” Jen la sakra konsento
Kaj kredu ne kredu, sed ĝis la templimo
Ni estas sekvataj de lia animo

Ĝi grumblas el rompita rumbotelo
El la deliro de maristebrio
Avertas nin sur sojlo de bordelo
Kaj vokas nin per voĉo ventokria
“Sur la ŝipon! Ĉiel' kaj ĉiomo
Hisu la velojn kaj for de Sodomo!”

Kaj kaim ni sentas subplande ferdekon
Ni miras ke povis ni spiri fetoron
De brando kaj fum', ĉar ni ŝatas la peklon
Ni ŝatas la pezan muskolan laboron
La dormon profunden en lula hamako
Ni ŝatas la tondrojn de nia Tabako
Ĉar kredu ne kredu, sed ĝis la marlimo
Ni levas la ardo de lia animo

Amiko en senvent' kaj uragano
Kaj patro dum soifo kaj skorbuto
Sed en plezurkvartalo - puritano
Tabak' sin fermas for en la kajuto
“Forpermeson? Mil rapoj el pomo!”
Tamen li donas - Tabako - la homo!

sxipestro_tabako.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)