La ŝtormidoj

Teksto/MuzikoFritz SETTKE

Teksto

Idoj ni estas de ŝtormo, lavang',
princoj en mondo mizera.
Pelas antaŭen avida nin sang'
ĝis en la domo subtera.
Gaje ni kantas kaj ridas en rond'
fringoj kaj merloj eĉ miras.
Moku kaj kraĉu la aĉa tutmond'
tamen la sun' ne subiras.

Spite ni luktas tra fluso kaj flam'
frapas sur pordojn, sur ĉiujn.
Manon gastaman kaj koron kun am'
preskaŭ ni trovas neniujn.
Ĉiam antaŭen laŭ strando kaj strat',
vigle kaj brave ni iras.
Eĉ se forvergas nin fremda kaj frat',
tamen la sun' ne subiras.

Sed malproksime ĉe l’fin' de l’infer'
kie odoras la floroj,
plendas la kantoj en granda aer',
tie elverŝas sin koroj.
Kaj pro l’doloroj de nia kunul'
memaj suferoj foriras.
Tiam denove tra nokto kaj brul',
tamen la sun' ne subiras !

QR-Kodo
QR-Kodo La ŝtormidoj (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net