Uzantaj iloj

Retejaj iloj


taglaboro_finigxas

Taglaboro finiĝas

TekstoOskar Hansen
Esperanta tekstoPoul THORSEN

Teksto

Taglaboro finiĝas en fulga la hal',
eĉ por pezaj maŝinoj sufiĉas,
kaj dum fajfas sirenoj el tuta kvartal’,
tiam kvazaŭ la viv' renaskiĝas.
Mia voĉ' laborista leviĝas por kant',
voĉe kresku en grand'
laborista la kant',
ĝi rektigas la dorson post pena labor';
vivo vokas en plena valor'!

Aŭ mi sidas hejmece en paco kaj ĝu'
de ripozo, dum mia la riĉo,
la infanoj, ludante sur brak' kaj genu'!
min plenigas per trema feliĉo.
Mia voĉ' laborista leviĝas por kant',
voĉe kresku en grand'
laborista la kant',
la etuloj ĝin lernu per ama volont'
por kreskigo de pli bona mond'.

Ofte ŝajnas, ke tuta la granda batal'
iĝas nura hezit' kaj trankvilo.
Oni sentas sin kiel birdego en fal'
kun dolore vundita flugilo.
Sed per voĉ' laborista tuj sonas la kant',
voĉe kresku en grand'
laborista la kant',
tiam manoj trolacaj pro tedo aŭ pen'
tuj pugniĝas por nova ekpren'.

Estas eble, ke baldaŭ la nuna soci'
pro maljusto kaj putro diskrevos,
tiam estu ni pretaj por revoluci',
ne konservi sed venki ni devos.
Kaj per voĉ' laborista leviĝu la kant',
voĉe kresku en grand'
laborista la kant'.
Ni konstruos la mondon en just' kaj labor',
venkos ni, laborista la ĥor'.

taglaboro_finigxas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)