Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tajgo

Tajgo

MuzikoA. Dulov
TekstoI. Ĵdanov
E-tekstoV. Arolovicx
MIDItajgo.mid

Teksto

Sur karabeno estas ros',
La bot' humidas peze…
/: Antaŭe tajg', tajg' post la dors',
Kaj ni stuas meze. :/

Vin ne atingas la leter',
Ne venos aŭt', nek trajno.
/: Pluvmuro falas al la ter'
La kvaran jam semajnon. :/

Kaj dek kaj dudek jarojn nur
La tajg' sen rand', sen fino…
/: La cerva spur', la ursa spur'
Zigzagas inter pinoj. :/

Sur karabeno estas ros',
La bot' humidas peze…
/: Antaŭe tajg', tajg' post la dors',
Kaj ni situas meze. :/

tajgo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)