Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tempo

Tempo

Teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV

Teksto

Tempo kuras, tempo pasas,
Tempo punas, temp' kuracas;
Tempo regas la mondon.
Tempo mankas, temp' abundas,
Tempo rampas, tempo kulpas;
Egaligas junan kaj oldan.

Refreno:

Estas tempo por vivo,
Estas tempo por morto,
Estas tempo por krioj,
Estas tempo por vortoj.

Vivo estas la servanto
De la tempo senkompata;
Ĝin ne tuŝas la sentoj.
Povas esti vi tre riĉa,
Aŭ povrulo malfeliĉa -
Ĉiujn la samo atendas.

Refreno:

Estas tempo por amo,
Estas tempo por floroj,
Estas tempo por famo,
Estas tempo por ploroj.

Ĉu do estas la bezono
Por kvereloj kaj malbono;
Ja por ĉiuj samas premio.
Vivo estas nur momento,
Ĝi urĝigas trovi sencon
En ekzisto nia…

Refreno:

Estas tempo por preni,
Estas tempo por doni,
Estas tempo kompreni,
Estas tempo pardoni.
tempo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)