Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tendara_adiauxa

La tendara adiaŭa

Muzikolaŭ hebrea kanto
E-tekstoJefim ZAJDMAN kaj Dina LUKJANEC
MIDIla_tendara_adiauxa.mid

Tre populara kanto, kantata kutime dum lastaj vesperoj de tendaro.

Teksto

Am Dm Am
La arboj silentas konfide
Dm Am
en nigre vestita arbar'.
C
Ĉe l'fajro varmiga, jen stare,
Dm
jen side
Am E
kunvenis en rond' amikar'.
Am Dm Am
Sesio, praktiko, laboro
Dm Am
kaj pensoj pri ĉiutagec'
C Dm
forflugis momente el ĉies memoro
F E
kaj restis nur nia junec'.

Refreno:

Am G7 C
Somero jam antaŭ forir',
Dm G7 C
tendaro proksimas al fin',
Dm Am
trapasis tagoj en fabelo,
Dm E Am
kutima vivo kaptos nin.

Rapidos senzorge la jaroj,
alvenos post ĝojo angor'.
Sed tiuj ĉi bildoj, pasintaj kaj karaj,
abundos en nia memor'.
La voĉojn silent' pereigos,
forlasos la montojn somer',
sed vivos la sent', kiu iam kunigis
amikojn dum fajra vesper'.

Refreno

Post horo sebride fluganta
vin prenos ĉefurba ekspres'.
Memoro prizorgos momentojn apartajn,
aliajn atendas forges'.
Sur polva senhoma panelo
jen staras ni mano en man'.
Nur horo por lasta vagado sencela,
rideto, senvorta rigard'.

Refreno
tendara_adiauxa.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)