Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tendara_lulkanto



Tendara lulkanto

Teksto kaj muziko Miĥail Povorin

Teksto

Dormu, dormu, mia eta filo,
En la lita mola sin'.
Eĉ se venos aĉa krokodilo,
Mi al ĝi ne donos vin.
Vin protektu arbo per folio
Kontraŭ venta frida blov'.
Dume ne turmentu vin la scio
Pri l'kreaĵ' de Zamenhof'.

Dormu dolĉe, mia kara bebo,
Dolĉe pli ol ĉiuj ni.
Ne zorgigu vin la alta strebo
Al la sankta harmoni'.

Vi ankoraŭ tute juna estas,
Ne vizitas vin inkub',
Ke postrestas, tute ne progresas
Via esperanta klub'.

Vin evitu malkviet' kaj tristo,
Kaj vi sonĝu pri fein'.
Ne riproĉos verda policisto
Dum kunven' matena vin.

Snufu, snufu via eta nazo,
Fiŝ' ne plaŭdu en akvuj'.
Dume vin ne kaptis la ekstazo
De la stulta lapaduj'.

Flugu for doloroj, duboj, timoj,
Regu en l'anim' trankvil',
Kaj ne gravu adasismaj rimoj,
Nek malbona verka stil'.

Mi envias al perfekta paco
De l' feliĉa infanaĝ',
Ĉar ne ĝenas vin la nuda k…orpo
De l' nudisto sur la plaĝ'.

Ŝvebu sur nubeto blankeŝaŭma
Super land' el marmelad'.
Kraĉu nun al Manifesto Raŭma
Kaj la skismo de l' movad'.

Tamen poste granda vi elkreskos,
Flugos for de l' varma nest',
Kaj la viv' tendara eferveskos,
Verde stelos gaja fest'.

Noblan celon vi plenumos pene
Kaj ne zorgos pri la san'.
Tiu celo vin konsumos plene,
Prenos vin ostoza man'.

Ni post multaj jaroj renkontiĝos
En tombej' kun morna trist'.
Nekrologon ĵurnalist' dediĉos:
“Estis li esperantist'. ”

Sed dume
Dormu, dormu, mia eta filo
En la lita mola sin'.
Eĉ se venos aĉa krokodilo,
Mi al ĝi ne donos vin.

MIDI-dosiero

Ligoj

tendara_lulkanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)