Tendara Valso

Aŭtora nekonata

Teksto

Ĉe fajro en la pinarbaro
Vespere sonas melodi'.
Ekdancas valson par' post paro.
Kaj inter ili - ankaŭ ni.

Refreno:

Tendara vals', vals', vals',
Tendara valso.
Turniĝas pinoj, pinoj, pinoj
Ĉirkaŭ ni.
Tendaran valson,
Tendaran valson
Senfine mi dezirus
Danci kun vi.

Ĉirkaŭe ne radias varmo -
La fajro sur arbar-komplet'.
Kaj estas la dancad' pli ĉarma,
Ol en salono sur parget'.

Refreno

Muziko sonas kaj neniu
En tendoj povas dormi nun.
Alvokas ĉiujn, ĉiujn, ĉiujn
Tendara valso sub la Lun'.

Por ni nur kelkaj tagoj restas,
Sed nun ne pensu pri disiĝ'.
Hodiaŭ niaj koroj festas.
Tago, suniĝas, mateniĝ'.

Refreno
QR-Kodo
QR-Kodo Tendara Valso (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net