Uzantaj iloj

Retejaj iloj


teo_amo

Teo kaj Amo

MuzikoEdgar (Sepa)
Esperanta tekstoElena (Estela)
Tiponova teksto

Muzikgrupo SEPA & ASORTI el Litovio komponas kaj plenumas kantojn en esperanto kaj aliaj lingvoj. Kanto Teo kaj Amo estas registrita kun Pablo Diaz el Argentino(Hispanio). Ni elkore dankas al Jevgenij Shuklin kaj Jolanta Milashiute pro aktora laboro kaj Anton Shuminskij pro la flmado.Verkis kanton kaj muntis videon Elena (Estela), violonon kaj gitaron ludis Edgar (Sepa), filmis Edvard kaj Anton.
Por la internacia konkurso “Teo kaj Amo”

Teksto

Kvazaŭ eta fabelo la mateno kvieta
La tenera ĉielo sendis bluan rideton

Refreno:

La koloroj de l' mondo estas vere mirindaj
Ni konstruis la ponton inter niaj animoj
Teo varma - bonodora amiko de l' amo
Oro flama tuŝas rememorojn iamajn

Vortoj, kiel rivero penetras en koro
Trinkaĵo mistera stelumas per oro

Refreno

Unua strofo

Refreno

Eksteraj ligoj

teo_amo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)