Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ter_kaj_cielo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ter’ kaj ĉielo…

Originala titoloAz ég és a föld…
MuzikoRusina-Hungara kristnaska popolkanto
TradukisGajdos Pál Miklós (Paŭlo Gajdoŝ)
MIDIaz_eg_es_a_foeld.mid

La aŭdebla kanto iomete diversas de la subaj notoj.

Ter’ kaj ĉielo…

Ter’ kaj ĉielo, ter’ kaj ĉielo
kun granda ĝoj’ solenas,
Hom’ kaj anĝelo, hom’ kaj anĝelo
nun gaje kune festas.

Refreno:
Kristo naski-i-iĝis, Dio enkarni-iĝis,
Gloras anĝeloj, omaĝas Lin tri reĝoj,
Ludas paŝtistoj kaj adorkliniĝas, la
Miraklon disheroldas.

En Betleĥemo, en Betleĥemo
aŭdiĝas nun jubilo,
Ĉar Dian Filon, ĉar Dian Filon
jen naskis Virgulino.

Refreno: Kristo naski-i-iĝis…

Verbo de Dio, verbo de Dio
en homa korpo venis,
Kaj la mallumon, kaj la mallumon
radio Lia pelis.

Refreno: Kristo naski-i-iĝis…

Al Reĝ’ ĉiela, al Reĝ’ ĉiela
anĝe-eloj servadas,
Pri Lia sankta vol’ ili ĝojas,
pri Lia gloro kantas.

Refreno: Kristo naski-i-iĝis…

Tri reĝoj venis, tri reĝoj venis
el Fora-Oriento,
Kun oro, mirho, kun bonodora
mirho kaj i-incenso.

Refreno: Kristo naski-i-iĝis…

Ni antaŭ Kristo, ni antaŭ Kristo
time adorkliniĝu!
Pri Lia gloro, pri Lia gloro
festante panegiru:

Refreno: Kristo naski-i-iĝis…

Az ég és a föld…

Az ég és a föld, az ég és a föld
mosta-an ünnepelnek,
Angyal és ember, angyal és ember
víga-an örvendeznek.

Refrén:
Krisztus szüle-e-etett, Isten embe-e-er lett,
Angyalok dicsérik, királyok tisztelik,
Pásztorok imádva, térdhajtva éneklik,
A nagy csodát hirdetik.

Kis Betlehemben, kis Betlehemben
nagy a-a vigalom ma,
Mert Isten Fiát, mert Isten Fiát
szülte-e a Szűzanya.

Refrén: : Krisztus szüle-e-etett…

Isten Igéje, Isten Igéje
teste-et vet magára,
A sötétséget, a sötétséget
elű-űzte sugára.

Refrén: Krisztus szüle-e-etett…

Ég királyának, ég királyának
angya-a-lok szolgálnak,
És örvendeznek, és örvendeznek
szent a-a-karatának.

Refrén: Krisztus szüle-e-etett…

Kelet tájiról, kelet tájiról
háro-om király jött el,
Arany és mirha, arany és mirha
s illa-atos tömjénnel.

Refrén: Krisztus szüle-e-etett…

Mi Krisztus előtt, mi Krisztus előtt
térde-e-inkre essünk,
Dicsőségéről, dicsőségéről
imí-így zengedezzünk:

Refrén: Krisztus szüle-e-etett…

ter_kaj_cielo.1601550082.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)