Uzantaj iloj

Retejaj iloj


terzinka

Terzinka

Teksto

Terzinka, Terzinka,
Terzinka fruleviĝis
al la knab' sopiris ĝi.

Balkone, balkone,
balkone ŝi promenis
al la knab' sopiris ŝi.

Arbare, arbare,
arbare ŝi vagadis
al la knab' sopiris ŝi.

Al Dio, al Dio,
al Dio ŝi preĝadis
al la knab' sopiris ŝi.

En fulgon, en fulgon,
en fulgon ŝi sidiĝis
al la knab' sopiris ŝi.

Tutnigran, tutnigran,
tutnigran ŝi postaĵon havis
al la knab' sopiris ŝi.

Banejon, banejon,
banejon vizitadis
al la knab' sopiris ŝi.

Al TEJO, al TEJO,
al TEJO ŝi aliĝis
al la knab' sopiris ŝi.

Kotizon, kotizon,
kotizon ŝi ne pagis
al la knab' sopiris ŝi.

terzinka.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)