Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tin_-_tint_ringo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Tin-tint’, ringo

Muzikohungara popola
Origina titoloCsön-csön gyűrű
MIDItintint_ringo.mid

Ludo por infanoj 6-12-jaraj.
Estas bezonata ringo kaj grupo da infanoj. Oni elektu unu donanton kaj unu serĉanton. La ceteraj staru aŭ sidu ronde. Ili tenu siajn manojn kunmetante la manplatojn. La donanto metu la ringon inter siajn manpatojn kaj iru ronde, dum ĉiuj kantas. Li ŝovetu la manojn inter la manplatojn de la infanoj de unu post la alia, sidantaj ronde. La donanto faligu la ringon nevideble inder manplatoj de unu el la sidantoj. Post fino de la kanto venu la serĉanto, kiu dume staris dorse al la societo, kaj divenu, kiu havas la ringon. Se trafis, li estos la donanto kaj la serĉanto estos tiu, ĉe kiu estis la ringo, la donanto eniros en la rondon. Se la serĉanto ne trafis, denove li estos la serĉanto.

Teksto

Tint-tint’, ringo,
Ronda ringo,
Ĉe, ĉe vi ranga ringo,
Jen tintas, jen tentas,
Vi donu ĝin al mi!

tin_-_tint_ringo.1282076414.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)