Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tio_estis_longe_for

Tio estis longe for

MuzikoAndrej MAKAREVIĈ
Esperanta tekstoSvetozar LAŜIN
Esperanta plenumo?
Tipotraduko
Originala plenumoMaŝina vremeni
Originala tekstoAndrej MAKAREVIĈ

Teksto

Tio estis longe for,
Malfacilas rememor',
Tiam loĝis mi en la fabelbien'.
L' olda dom' pro sia pez'
Dronis teren ĝis la mez',
Ĉirkaŭ ĝi sovaĝis bunte la ĝarden'.

Tago longis kvazaŭ jar',
Mi ne sciis pri amar',
Min ĉirkaŭis tre fidela amikar'.
Mi profitis de l' kondiĉ',
Vivis en feliĉ' kaj riĉ'
Kaj ne pensis pri l' ekzist' de l' kalendar'.

Sed venis hor',
Mi kun horor'
Min batis kontraŭ mur'.
Dum tagalven',
Vesper', maten'
Mi pensis jenon nur:
Kiel mi kreskis ĝis ĉi grand',
Ĝis griza harorand',
Respondon ne trovinte al plej grava vivdemand'?

Imagis mi ke estos multa temp' por ajna plan',
Kaj kredis mi ke plenkreskul' pli saĝas ol infan',
Sed venis hor',
Mi kreskis sor,
Kaj venis la konsci'
Ke plenkreskintaj malsaĝuloj svarmas ĉirkaŭ mi!

Komprenis mi ke sur ŝtonar'
Ne povas kreski flor',
Kaj buboj en ĝarden' aŭ park'
Alvokas min “sinjor'”.
Nun restas vivi iom plu
Tra l' ĉiutag-enu',
kaj venos fin',
La vojkulmin',
Ripoz', eterna ĝu'!

Kaj memoras mi ĝis nun:
Estis tag' kaj brilis sun',
Pord' malferma min invitis al jubil',
Sed hodiaŭ estas sur
Tiu pordo pendserur',
Kaj por ĉiam nun perditas la ŝlosil'.

Sonĝis mi hieraŭ ke
Mi l' ŝlosilon trovis ree,
Kaj do la seruro ne plu estis ĝen';
Pro scivolo kaj ekscit'
Mi eniris sen hezit'…
Sed interne min atendis nur malplen'.

tio_estis_longe_for.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)