Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tiu_ul_kamarado_gramsxi

Tiu ul' (kamarado Gramŝi)

Aŭtoras Gianfranco MOLLE

Teksto

La tagon de lia alven'
Rekte el land' sardia
En serĉo de studa posten'
Aspektis li aplombe pri ĉio scia
Li havis certe neproporcian kapon
Enŝultriĝinta fuĝe de frostofrapo

Mi tion sciis, tiu ul'
Mi jam konsciis, tiu ul'
Certe ne daŭros longe sur nia tero

Sidis li longe dum tutaj tagoj
Fermita en kamero
Eble li studis sed liaj agoj
Ĉe mi ne trovis lokon por konsidero
Studenta gajo mankis en la rigardo
Sed li, ne forgesu, esti ĝibul'
Kaj sardo

Mi tion sciis, tiu ul'
Mi jam konsciis, tiu ul'
Certe ne havos grandan karieron

Liajn okupojn preter studado
Neniam mi atentis
Sed de la komenco mi divensentis
Ke tiu ul' inklinas al agitado
Mi tuj komprenis ke li socialistas
Pri flaro de ĉi-homoj mi fake istas

Unuavide tiu ul'
Mi tuj komprenis, tiu ul'
Baldaŭ ricevos la merititan pagon

Post kelkaj jaroj mi pro hazardo
Eksciis kun mirsento
Ke tiu ul', de tiu sardo
Iel li elektiĝis ĉe parlamento
Certas ke parlamento momente nulas
Tamen ne tiajn homojn en rom' postulas

Unuavide tiu ul'
Mi tuj komprenis, tiu ul'
Iel klopodos por lerta elturniĝo

Sed mi eksciis ke je finfino
Oni ekaktiviĝos
Por dudek jaroj li malliberiĝos
Ŝparos ni tiel penon de elimino
Ĉar li malsanas kaj mi asertas vero
Ke li vivante ne lasos la karceron

Mi tion sciis, tiu ul'
Mi jam konsciis, tiu ul'
Jen estas fino por revoluciul'

tiu_ul_kamarado_gramsxi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)