Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tom_dooley

Tom Dooley

E-teksto
KantasThe Kingston Trio

Rimarko: La nomon Tom Dooley prononcu: Tom Duuli

Teksto

Tie sur la montaro, vi Tom, mortigis ŝin,
Estis sur la montaro por ŝi la vivo-fin' .

Refreno:

Silentu nun Tom Dooley, silente ploru nun,
Sciu, vi devas morti, antaŭ la nova sun' .

Morgaŭ je frua horo, for de tie ĉi,
Morgaŭ povintus esti vi for, en Tennessee (pr.: tenessi)
1)

Refreno

Morgaŭ je frua horo, sen vivo pendos vi,
Ie en fora valo, kun korvoj super vi.

Refreno

Notoj

Balado pri veterano de la Usona Civila Milito, kiu estis pendumita pro murdo de sia fianĉino Laura Foster. Multaj tamen opinias neebla ke li faris tiun krimon, kaj suspektigas lian duan amatinon. Dum la juĝproceso Dooley agnoskis tamen la murdo-faron, tiel defendante la duan virinon pro la suspektado…

Eksteraj ligoj

1)
alia varianto: “Morgaŭ je frua horo longe de tie ĉi, morgaŭ vi povus esti fore en Tennessee.”
tom_dooley.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)