Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tra_nokto_varma

Tra nokto varma

MuzikoS. MONIUSZKO
E-tekstoS. WEJLAND
Origina titoloPo nocnej rosie

Teksto

Tra nokto varma kant' fluas ĉarma,
Eĥo for laŭte disiras…
En kabaneto la patrineto
La vespermanĝon kuiras…

Morgaŭ la festo. La granda resto
Ne rikoltita sur valo…
Kanto ventado, kantu cikado,
Kaj kantu la najtingalo.
Kantu ventado, kantu cikado,
Kaj kantu la najtingalo.

Jen tuj proksima hejmo patrina
Dolĉan ripozon promesas.
“Diru, filino, nun al patrino,
Ĉu en rikolt' vi sukcesas?”

Panjo mi juna, tag' estis suna…
Kaj min malhelpas sun varma…
Laboro ĉesis, ĉar malpermesis
Ĝin virga kant' mia ĉarma.
Laboro ĉesis, ĉar malpermesis
Ĝin virga kant' mia ĉarma.
tra_nokto_varma.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)