Tragedio

Kantas Rainer Conrad

Teksto

Senfoliariĝas
arboj jam en maj',
akvo malpuriĝas
ĉirkaŭ eĉ Havaj'.

Birdoj falas teren
el ĉiela pac',
radias aeren
la atomminac'.

Oŭ, oŭ ne, malpermesu tion ĉi!
Oŭ, oŭ ne, mondon savu ni de ĝi!

Uuh, tragedi',
tamen ĝi aspektas
kiel komedi'.
Uuh, tragedi',
jam aŭdeblas nia
fina melodi'.
Uuuh, tragedi'.

Troas problemaro
kaj rezignaci',
nulas nia faro,
fuĝas la raci'.
Plu seninterrompe
fluas la ĉampan',
vivas ni senhonte,
dancas sur vulkan'.

Oŭ, oŭ ne, tuj ni finu tion ĉi!

Uuh, tragedi',
tamen ĝi aspektas
kiel komedi'.
Uuh, tragedi',
ĉie sonas nia
fina melodi'.
Uuuh, tragedi'.

Uuh, tragedi',
tamen ĝi aspektas
kiel komedi'.
Tu, dududu, dudu, du, du, du.
Ĉie sonas nia
fina melodi'.
Uuuh, tragedi'.

QR-Kodo
QR-Kodo Tragedio (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net