Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tragedio_de_homo

Tragedio de homo

Teksto

Vivis iam knabo blonda
Kun okuloj klaraj.
Ekposedis Esperanton
En mezdekaj jaroj.

La ideo bona
Pri la lingvo saĝa
Estis tre impona
Por knabet' vilaĝa.
Kaj la popoleto,
Paca kaj naiva,
Ŝajnas plene preta
Por eterna vivo.
Lingvaj studoj,
Klubaj ludoj,
La tendar' — admiro…
Helpis knabo
Sian lingvon
En antaŭeniro
Luktis verda revo
En la rond' skeptika,
Kiel mara mevo
Kontraŭ muro brika.
Iris ĝi laŭ pado
Dorna kaj diskuta, —
Meĉo de l'Movado
En amaso muta.

Jaroj pasis, lukto daŭris, —
Venis tag' apreza!
Sed post laŭdoj, post aplaŭdoj, —
Jen demando peza!

Kial niaj knaboj haste, sen konkordo
Ĉesis la Movadon en labora ordo?
Kial la aferon, riĉan kaj fekundan
Ĵetis oni ride sub voston hundan?
Ĉu ekzistas digno, saĝo kaj racio?
— Estas nur ordigo, laŭ komisio.
Kaj sopiras nun la knabo
En la hor' ĉagrena.
Misa karto — vivoparto, —
Sorto abomena…
Super altaj montoj
Nebuleto staras.
Pace mi ripozas:
Sentojn ŝparas.
Eĉ se la demandoj
Mian kapon tordas.
Saĝe flustras ondoj:
Ĉio bonordas…
Homo restu homo,
Staras vi aŭ kaŭras.
Restas rev' libera,
Ĉar vivo daŭras!
tragedio_de_homo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)