Uzantaj iloj

Retejaj iloj


trankviligxu_georgeto

Trankviliĝu Georgeto

Aŭtoropopola nordangla tajborda
E-tekstoK.I.S.
MIDItrankviligxu_georgeto.mid

Teksto

Georgo kaj Roterto ambaŭ kuŝis en litet',
En loĝejo tre malgranda ĉe la mar',
Sed post mallonga dormo, piedfrapo de Georg'
Tiris tiun ĉi kriegon de 1'najbar’.

Refreno:

Trankviliĝu Georgeto, ni feliĉu dum la nokt’,
Ĉar ni eble ne feliĉos dum la tag',
Do, lasu min komforta, per pied’ ne frapu nin,
Kaj daŭros mia bela sonĝimag'.

Mi sonĝis, ke mi dancas kune kun Mario Clark,
Kaj mi kredis, ke malpeze iras ni.
Mi tenis ŝin proksime, dum ni valsas en la rond’,
Kaj antaŭe ne kuragis tion mi.

Refreno

Fianĉon ŝian vi ja konas, nome Jaĉjo Green,
Kredis mi, ke li nin ĝenas per insult',
Sed sonĝis mi, ke liajn okulaĉojn frapis mi.
Se mi dormus, kia estus la rezult'?

Refreno

Mi kredis, ke mi iras kun ŝi sur la hejmvojaĝ',
Kaj mi kisis ŝin almenaŭ fojojn cent’;
Mi volis, ke neniam venu fino de la voj’,
Ĉar distanc’ kun ŝi ja estas nur kontent’.

Refreno

Mi sonĝis, ke la urbon Green forlasis sen Mari',
Kaj ke domon havas mi, ĉe la river'.
Kaj kredis mi, ke en preĝejo geedziĝis ni,
Tiam, per pied', fuŝigis la ceter'.

trankviligxu_georgeto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)