Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tri_belaj_knaboj

Tri belaj knaboj

Muzikofranca popolkanto
E-tekstoJosef Cink
Origina titoloTrois jeunes tambours
MIDItri_belaj_knaboj.mid

Teksto

/:Tri belaj knaboj iris el milito.:/
kaj bum ratata bum,
jen iris el milito.

/:Plej juna havis rozon en la buŝo,:/
kaj bum ratata
jen rozon en la buŝo.

/:Reĝa filino staris ĉe fenestro.:/
kaj bum ratata bum,
jen staris ĉe fenestro.

/:“Bela junulo, donu al mi rozon!”:/
kaj bum ratata bum,
jen donu al mi rozon!

/:“Reĝa filino, donu al mi koron!”:/
kaj bum ratata bum,
jen donu al mi koron!

/:“Bela junulo, nur demandu patron!”:/
kaj bum ratata bum,
jen demandu patron!

/:”Ho, reĝa maŝto, petas mi filinon.”:/
kaj bum ratata bum,
jen petas mi filinon.

/:”Bela junulo, ĉu vi estas riĉa?:/
kaj bum ratata bum,
jen vi estas riĉa?

/:”Tri grandaj ŝipoj sur la maro ankras.:/
kaj bum ratata bum,
jen sur la maro ankras.

/:En unu oro, en la dua gemoj.:/
kaj bum ratata bum,
jen en la dua gemoj.

/:Kaj en la tria mi kun ŝi promenos.”:/
kaj bum ratata bum,
jen kun ŝi mi promenos.

/:”Bela junulo, prenu la filinon!”:/
kaj bum ratata bum,
jen prenu la filinon.

/:”Mi ŝin ne volas, pri ŝi mi dankegas,”:/
kaj bum ratata bum,
jen pri ŝi mi dankegas.

/:Tri belaj knaboj iris el milito.:/
kaj bum ratata bum,
jen iris el milito.

tri_belaj_knaboj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)