Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tri_fratoj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Tri fratoj

Teksto

Vivis tri fratoj en olda skotland'
nur mizere kun ofta malsat'
kaj lote decidis pri la kandidato
pri l'kandidat' kiu el ili ekestu pirat'

Jam Henry forlasas la hejmon kun trist'
malgraŭ juna, laŭ sia destin'
surmare li vivis kaj rabis sen timo, rabis sen tim'
fratojn li helpis per sia meti'

La tempo forpasas galope sen cel'
Henry revas pri multo da mon'
dum fojo aperis sur mar' galiono, la galion'
plenu la veloj kaj pretu kanon'

Ju pli kurta lukto, des pli granda pred'
ondoj lulas nur kilon de l'ŝip'
merginte la ŝipon riĉegas nun Henry pri ties riĉ'
fratojn li helpis per sia meti'

La anglan reganton atingas anonc'
malagrabla pri l'kuraĝa krim'
Henry prenis oron kaj ŝipon detruis laŭ sia kutim'
timu la maron, li plu regas ĝin

tri_fratoj.1295005014.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)