Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tri_stratoj

Tri Stratoj

W. Auld & N. Kalma
Kantas Kajto

Teksto

Ĉe Strato de l'Foko mi trovis knabinon
Mi trovis knabinon ĉe Strato de l'Fok'
Kaj min ŝi brakumis kaj premis sur sinon
Kaj tiel la fiŝon trapikis la hok'
Ej-la! Ej-la! fiŝo kaptita
Ej-la! Ej-la! turniĝu kapstan'
Virin' estas bela, virin estas spita
Maristo edziĝas laŭ vol' de Satan'

Ĉe Strato de l'Vento mi trovis tavernon
Mi trovis tavernon ĉe Strato de l'Vent'
Mi versis cisternon en mian internon
Por kio krom tio valoras arĝent'
Ej-la! Ej-la! drinku abunde
Ej-la! Ej-la! turniĝu kapstan'
Ja drinku dimanĉe, soifos vi lunde
Kaj rumon ne donos al vi kapitan'

Ĉe Strato de l'Jaro mi trovis postenon
Mi trovis postenon ĉe Strato de l'Jar'
Post unu monato mi nuptis sirenon
Tre baldaŭ denove mi velis sur mar'
Ej-la! Ej-la! kara sireno
Ej-la! Ej-la! turniĝu kapstan'
Sur maro mi havas malpli da ĉagreno
Tro pika la lango, tro peza la man'

tri_stratoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)