Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tridek_tri_bovinoj

Tridek Tri Bovinoj

Kanto el la filmo “Meri Poppins, ĝis revido!”

Teksto

Meze de urbego ia
Sen eĉ plej malgranda plant'
Loĝis la poet' genia,
Inspirplena vers-rimant'.
Ĉion rimis li kaj fine
Lin lacigis poezi',
Kaj somere en kamparon,
Por plenumi san-riparon
Estis forsendita li.

Refreno:

Tridek tri bovinoj,
Tridek tri bovinoj,
Tridek tri bovinoj -
Nova vers-redakt'!
Tridek tri bovinoj -
Venis vers' al fino
Freŝa, kvazaŭ ĵus melkita lakt'!

Vekiĝadis li tre frue -
Je la kvina sen erar',
Kaj versaĵojn novajn flue
Prezentadis al bovar'.
Fine de somero suna
Ege kreskis la poet' -
Ja severa lakt-dieto
Tre utilas por poeto,
Se li estas nur knabet'!

Refreno

Eksteraj ligoj

  • tt0085932 - Filmo “Meri Poppins, do svidaniya” ĉe IMDb
tridek_tri_bovinoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)