Uzantaj iloj

Retejaj iloj


trinkokanto_pola

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Trinkokanto

Aŭtoropola popolkanto
E-tekstoP. Benneman
Origina titoloPije Kuba do Jakóba
MIDItrinkokanto.mid

Teksto

Miĥael’, al via sano! Koba, he, por vi!
Trinkas mi kaj trinkas vi, la tuta kompani’.
Kiu ne eltrinkas nun,
Tiun trafu forta pun'!
Trinku, trinku, trinku nun!
Kiu ne eltrinkas nun,
Tiun trafu forta pun’,
Haja, haja, haja, haja.
Batoj per baston’!

Bovrostajon, ovokukon manĝis la sinjor',
La sinjoro nia, manĝis, trinkis ĉion for.
Sed hodiaŭ manĝas li
Ranojn kaj limakojn — fi! —
Kiel, kiel cikoni’.
Kiu ranojn manĝas nun,
Tiun trafu forta pun',
Haja, haja, haja, haja,
Batoj per baston’!

trinkokanto_pola.1298240697.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)