Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tro_frue

Tro frue

Esperanta tekstoKarl VANSELOW
Tiponova teksto

Teksto

Rememorigu vin ĉi tiu strof’
Per la amata lingvo Esperanta
Pri nia Majstro pace ripozanta
Doktoro Ludoviko Zamenhof.

Tro frue iris Li de nia tero,
Sed kion tiu geniulo kreis
Por nia mondo, tio ne pereis
Kaj ne pereos. Portu kun flero
La signon de l’ esper', la verdan stelon,
Kaj sekvu same nian gloran celon.

tro_frue.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)