Trompita amo

Teksto

Kiu jen aŭdigas sin,
Hola hi, hola ho,
Eble mia belknabin'?
Hola hi, halo
Preterpasas sen atent',
Hola hi, hola ho,
Ĉu mi trompis aŭda sent'?
Hola hi halo.

Ofte oni mokis min:
Hola hi, hola ho,
Mankas al vi amatin'!
Hola hi, halo
Ili diru kion ajn,
Hola hi, hola ho,
Juĝas sole laŭ la ŝajn'!
Hola hi, halo

Jenon mi konfesas jam:
Hola hi, hola ho,
Stranga estas mia am';
Hola hi, halo
Sola mia amatin'
Hola hi, hola ho,
Min rifuzas kun obstin'.
Hola hi, halo

Dum geedza ŝia fest'
Hola hi, hola ho,
Decos min funebra vest'.
Hola hi, halo
En solec' per forta plor'
Hola hi, hola ho,
Malpeziĝos mia kor'.
Hola hi, halo

Post sufer' kaj vivofin',
Hola hi, hola ho,
Al tombejo portu min.
Hola hi, halo
Sur la tombo pro memor'
Hola hi, hola ho,
Kresku miozota flor'.
Hola hi, halo

QR-Kodo
QR-Kodo Trompita amo (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net