Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tute_kvitaj

Tute kvitaj

Teksto Celedonio FLORES
Muziko Carlos GARDEL / José RAZZANO

Teksto

Delirante pro malĝojo mi hodiaŭ vin elvokas
kaj komprenas ke por mi, vi estis nur bona virin';
dum restad' en mia hejmo vi elmontris mildan koron,
fidelecon kaj afablon, dum la rido aŭ la ploro
kaj neniam plu vi amos sane kiel amis min.

Kiel grandan malriĉecon vi suferis en pasinto
kiam mi, revinta fraŭlo, savis vin de l’ vandemad';
sindoneme mi vin helpis, baldaŭ venis la sukceso,
nun malzorge vi ludetas per la am' de via edzo
kiel ludas la fi-kato per la ĵus kaptita rat'.

Nun enhavas vi enmense multe da iluziaĉoj
transdonitaj de viraĉoj, amikinoj kaj etos';
la kontakton kun riĉuloj kies tentaj proponadoj
vin ĉarmegis malgraŭ risko de malvirta, falsa amo
vi enigis en la fundon de la kompatinda kor'.

Mi nenion devas danki, ni du restas tute kvitaj
kaj ne gravas kion faris, faras nun, aŭ faros vi;
mi jam pagis viajn servojn kiuj multe min komplezis
sed se ion pli mi ŝuldas kion eble mi forgesis,
ĝin aldonu al debeto en la kont' de iu vir'.

Mi aŭguras ke l’ sukcesoj nedaŭreblaj de hodiaŭ
donu aron da riĉaĵoj kaj plezuroj ĝis la fin';
ke ne perdu via edzo la fortunon nek la fidon
dum senhonte vi elĝuas ia plezurojn de la vivo
kaj ke diru la fiviroj: “Estas ŝi bona virin' ”.

Kaj estonte, ĉar vi estos kvazaŭ disgluita meblo
kaj ne havos vi esperon en la fundo de l’ anim',
se bezonos vi konsilon aŭ vi serĉos ian helpon,
ne forgesu ĉi amikon kiu kore sin oferos
kaj klopodos vin konsoli kiam ploro venkos vin.

Teksto 2

Origina teksto:

Mano a mano

Rechiflado en mi tristeza, te evoco y veo que has sido
en mi pobre vida paria sólo una buena mujer.
Tu presencia de bacana puso calor en mi nido,
fuiste buena, consecuente, y yo sé que me has querido
como no quisiste a nadie, como no podrás querer.

Se dio el juego de remanye cuando vos, pobre percanta,
gambeteabas la pobreza en la casa de pensión.
Hoy sos toda una bacana, la vida te ríe y canta,
Ios morlacos del otario los jugás a la marchanta
como juega el gato maula con el mísero ratón.

Hoy tenés el mate lleno de infelices ilusiones,
te engrupieron los otarios, las amigas y el gavión;
la milonga, entre magnates, con sus locas tentaciones,
donde triunfan y claudican milongueras pretensiones,
se te ha entrado muy adentro en tu pobre corazón.

Nada debo agradecerte, mano a mano hemos quedado;
no me importa lo que has hecho, lo que hacés ni lo que harás…
Los favores recibidos creo habértelos pagado
y, si alguna deuda chica sin querer se me ha olvidado,
en la cuenta del otario que tenés se la cargás.

Mientras tanto, que tus triunfos, pobres triunfos pasajeros,
sean una larga fila de riquezas y placer;
que el bacán que te acamala tenga pesos duraderos,
que te abrás de las paradas con cafishos milongueros
y que digan los muchachos: Es una buena mujer.

Y manana, cuando seas descolado mueble viejo
y no tengas esperanzas en tu pobre corazón,
si precisás una ayuda, si te hace falta un consejo,
acordate de este amigo que ha de jugarse el pellejo
pa'ayudarte en lo que pueda cuando llegue la ocasión.

tute_kvitaj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)