Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tute_sekura

Tute Sekura

Kantas Persone, muziko & teksto: Borje Lund

https://www.youtube.com/watch?v=zv8_DmPiYFQ

Teksto

Vi diris ke ĝi estas tute sekura (tute sekura)
ke ĝia energio estas tute pura (tute pura)
Montriĝis ke ĝi estas tamen plej terura
Por ni sufiĉas akcidento ununura

Vi diris ke ĝi donos vaton kaj volton (amperforton)
ke la maŝin' ne povas perdi eĉ bolton (eĉ ne bolton)
Mi nun demandas min ĉu estas vi adolto?
Post certa tempo ni ricevos strangan rikolton

Kia pomp'
Kia tromp'
Vi promesis kaj asertis, sed la sekvojn vi ankoraŭ ne spertis
Kia pomp'
Kia tromp'
La riskegojn vi neglektis, sed la spertojn vi ankoraŭ ne sekvis

En Harisburg' okazis preskaŭ nenio (tute laŭplane)
Cetere estas longe for de Svedio (fore lontane)
En Ĉernobilo ĵus misiris certa radio
Kaj ekde nun ni kutimiĝas al cezio

tute_sekura.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)