Universala Kongreso

Teksto

Venu, fidelaj! Venu al l'Kongreso!
Venu, ho venu, en harmoni'!
Kun la vortaro
Flugu trans la maro!
Vizitu Jokohamon, (3-foje)
En Ja-a-pani'!

Aŭskultu diskutojn, kantojn kaj balbutojn!
Librojn aĉetu kun poezi'!
Skribu poŝtkarte,
Himnon kantu parte.
Vizitu Jokohamon, (3-foje)
En Ja-a-pani'!

Ekskursojn, prelegojn, komitatkunvenojn,
distrajn programojn ĉeestu kun ni!
Gaje bankedu!
Ne dubulojn kredu!
Vizitu Jokohamon, (3-foje)
En Ja-a-pani'!

QR-Kodo
QR-Kodo Universala Kongreso (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net