Unu Du Tri

Konversacia kanto de Ĉarlotte Kohrs, unu el kantoj de la kasedo “Kantu Esperante kun Janico kaj Johano” eldonita de “Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo”.

Teksto

Unu, du, tri, vi parolas kun mi.
Unu, du, tri, mi parolas kun vi.
Jes, jes, jes, ni parolas kune. (2-foje)

Kvar, kvin, ses, diru “ne” aŭ “jes”.
Kvar, kvin, ses, mi diras “jes, jes, jes!” Jes, jes, jes, ni parolas kune. (2-foje)

Sep, ok, naŭ, kalkulu de unu ĝis naŭ.
Sep, ok, naŭ, dek, kalkulu de unu ĝis dek.
Jes, jes, jes, ni kalkulu kune. (2-foje)

Unu, du, tri, kvar, kvin, ses,
sep, ok, naŭ, dek, ni kalkulas kune!
Jes, jes, jes, ni kalkulas kune. (2-foje)

QR-Kodo
QR-Kodo Unu Du Tri (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net