Unu kison

Esperanta tekstoW. M. PAGE
Tipotraduko
Originala titoloAe Fond Kiss
Originala tekstoRob. BURNS

Unu kison! Ve, por ĉiam!
Mi revenos plu neniam!
Unu kison! kaj irante
mi vin tostos ploradante.
Kiu pri la sorto plendas
se l' esperostel' atendas?
Sed al mia malespero
ne vizitas eĉ brilero.

Min pri Nan mi ne kulpigas,
tiel amon ŝi instigas,
ke, vidinte ŝin, de tiam
enamiĝis mi por ĉiam.
Se ne amus ni plenkore,
Se ne amus blindfervore,
ne kuniĝus, ne disiĝus,
niaj koroj ne rompiĝus.

Ve, adiaŭ! plej karega!
Ve, adiaŭ! plej ĉarmega!
Por vi estu sen mezuro
paco, amo, kaj plezuro!
Unu kison! ve por ĉiam!
Mi revenos plu neniam!
Unu kison! kaj irante,
tostos mi al vi plorante.

  • unu_kison.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:03
  • (ekstera redakto)