Teksto/Muziko | Hans Bouwens |
---|---|
E-teksto | Urszula TUPAJKA |
Origina titolo | Una paloma blanca |
Kiel la birdoj sur ĉielo,
ni volus flugi sen reten',
ĉar nur feliĉo kaj libero,
estas valora cel' de pen'.
En gaja rondo en sunbriloj,
la vivo pasas sen avar',
jam ne timigas nin armiloj,
kaj sort' necerta de idar'.
Refreno
Unu kolombo blanka sur blua ĉielofon',
unu kolombo blanka, simbolo de pac' kaj bon'.
en plenliber' de la aer' ne baras ĝin ia ajn lim'
Printempa suno nin orumas,
kaj gaje trilas najtingal',
knabinon junan knab' brakumas,
kaj kisas forte sen avar'.
Libere spiros tuta mondo,
estos trankvila ĉiu hom',
se ne minacos plu atomo,
kaj fera grinco de kanon'.